Koncertino estas muzika instrumento kun balgo, kiun oni kunpremas kaj ekspansiigas por sonorigi, per la fluo de aero vibriganta metalajn lamenetojn. Kutime ĝi havas kvar-, ses- aŭ ok-angulajn ujon. Male al la akordiono oni tenas ĝin per ambaŭ manoj. Krome ĝi ne havas akordo-butonojn, tiel ke oni devas mem fingri la akordojn. Kelkaj tipoj estas dutonaj: Dum la tirado de la balgo ĝi aŭdigas alian tonon ol ĉe la premado.
La diversaj tipoj estas:
Angla koncertino: Ĝi estas samtona kaj kromata.
Anglo-koncertino: Ĝi estas dutona kaj havas maldekstre basan butonaron. Ĝi estas diatona.
Duet-koncertinoj: Ili estas samtonaj kaj kromataj kaj havas maldekstre basan butonaron.
Hayden-Duet-koncertino: Ĝi havas butonaron simile al la 6-plus-6-sistemo, en ĉiu vico la butonoj havas distancon de unu tono. Pro tio ĝi havas la saman fingradon ĉe ĉiuj gamoj.
Germana koncertino: Pli granda koncertino estas la dutona Chemnitzer koncertino. Ĝi havas maldekstre basan butonaron. Ĝi estas diatona.